--- title: Pri lang: eo in_menu: true sort_info: 3 HeaderTitle: Prenu liberan PDF-legilon! useERB: true direction: ltr ---

Pri

Ĉi tiu iniciativo devenis de la Kunuleco (Fellowship) de la Eŭropa Fondaĵo de Libera Programaro (FSFE). La kunordigantoj de ĉi tiu iniciativo estas Hannes Hauswedell kaj Jan-Hendrik Peter. Se vi havas iun ajn retrosciigon, bonvolu kontakti nin ĉe contact (at) pdfreaders (dot) org. Se vi volas scii pli pri kio FSFE nun faras por plibonigo de la publika konscio pri ĉi tiuj alternativoj, bonvolu rigardi nian reklamkampanjon por "forigu neliberan programaron" (angle).

Se vi volas lerni plu pri libera programaro kaj malfermaj normoj, eble la sekvaj ligoj interesiĝas vin:

Se vi volas helpi evoluigi liberan, altkvalitan, kompletan kaj porteblan aron da bibliotekoj kaj programoj por administri la PDF-dosierformaton kaj rilatajn teknologiojn, bonvolu aliĝi al la PDF-evoluado teamo de GNU aŭ unu el la evoluadteamoj de la listitaj liberaj legiloj.

Pri FSFE

La Eŭropa Fondaĵo de Libera Programaro (FSFE) estas senprofitcela neregistara organizo aktiva en multaj landoj kaj implikita en multaj tutmondaj agadoj. Hav- kaj uzebleco de programaro determinas partoprenon en cifereca socio. Por sekurigi egalan partoprenon en la informa aĝo, kaj ankaŭ libereco de konkurso, la Eŭropa Fondaĵo de Libera Programaro (FSFE) aspiras kaj estas dediĉata al la antaŭenigo de Libera Programaro, difinita de la liberoj uzi, studi, modifi kaj kopii. Fondita en 2001, krei konscion por ĉi tiuj aferoj, sekurigi Liberan Programaron politike kaj laŭleĝe, kaj doni al la publiko liberecon de subtena evoluado de Libera Programaro estas centra celo de FSFE.